Antikva lingvo
Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Antikva lingvo estas lingvo, kiu komplete malaperis el uzo aŭ spertis lingvomorton, kaj kies lasta atestita denaska parolanto mortis antaŭ pli ol jarmilo. Do antikvaj lingvoj, estas lingvoj kiuj iam antaŭ longa tempo estis tute realaj, kaj tial ankaŭ kontrastas kun rekonstruitaj lingvoj (tio estas, la "pralingvoj") de ĝenerala aŭ teoria lingvoscienco (d:Q351625), kiuj baze nur estas hipotezaj lingvajoj. Unu el la aliroj al difino kaj uzado de la koncepto de antikvaj lingvoj estas efektivigita en la normoj ISO 639.
Remove ads
ISO 639
La Internacia Organizo por Normigado konservas kaj publikigas normojn por lingvoj, inter aliaj aferoj: la normoj ISO 639-3 por lingvoj inkluzivas tipon H, por historiaj lingvoj, parto de kvindirekta klasifika lingvaĵo. Krom la historiaj lingvoj, ekzistas ankaŭ klasifikoj en ISO 639-3 por vivantaj lingvoj (lingvoj kun nuntempe vivantaj denaskaj parolantoj), formortintaj lingvoj (por lingvoj kies lasta denaska parolanto mortis ene de la lastaj kelkaj jarcentoj), antikvaj lingvoj (kies lasta atestita denaska parolanto mortis antaŭ pli ol jarmilo), kaj konstruitaj lingvoj (kiuj povas havi aŭ ne havi denaskajn lingvojn).
Plejofte, iu formo de la lingvo jam estis parolita (kaj eĉ skribita) konsiderinde pli frue ol la datoj de la plej fruaj ekzistantaj specimenoj provizitaj ĉi tie.
Remove ads
La komenco de skibado
Skriba dokumento povas kodi fazon de lingvo responda al pli frua tempo, aŭ kiel rezulto de parola tradicio, aŭ ĉar la plej frua fonto estas kopio de pli malnova manuskripto kiu estis perdita. Buŝa tradicio de epopeo povas tipe transponti kelkajn jarcentojn, kaj en maloftaj kazoj, dum jarmilo. Ekstrema kazo estas la Veda Sanskrito de la Rigvedo: la plej fruaj partoj de ĉi tiu teksto datiĝas al ĉ. 1500 a.K., dum la plej malnovaj konataj manuskriptoj datiĝas al ĉ. 1040 p.K.
Skribo unue aperis en la Proksima Oriento komence de la 3-a jarmilo a.K. Tre limigita nombro da lingvoj estas atestita en la areo de antaŭ la kolapso de la bronzepoko kaj la ekesto de la alfabeta skribo:
- la sumera, hatita (d:Q31107) kaj elama lingvo izolitoj,
- la hurida lingvo el la malgranda hurid-urarta lingvaro,
- lingvoj de la afrikazia lingvaro en la formo de la egipta kaj ŝemidaj lingvoj kaj
- hindeŭropaj lingvoj (Anatoliaj lingvoj kaj mikena greka, praformo de la postaj dialektoj de la antikva greka).
En Orienta Azio al la fino de la 2-a jarmilo a.K., la ĉinotibeta familio estis reprezentita de la malnova ĉina.
Ekzistas ankaŭ kelkaj bronzepokaj dokumentoj de nedeĉifritaj skribsistemoj:
- la manuskripto de la pra-elama lingvo
- la indusa skribo de supozeble pluraj lingvoj de la induso-civilizo
- Kretaj hieroglifoj kaj Linia skribo A (kodante eblan minoan lingvon de la Minoa civilizo)
- la Kipro-Minoa silabaro (d:Q1751985)
Pli fruaj simboloj, kiel ekzemple la Ĝjiahu-simboloj aŭ simboloj de la Vinĉa kulturo, verŝajne estas pra-skribo, prefere ol veraj reprezentadoj de lingvaj informoj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Historia lingvo, lingvo kiu estis parolata en historia periodo, sed kiu estas aparta de sia moderna formo
- Klasika lingvo, antikvaj aŭ pli malnovaj lingvoj, kun riĉa literaturo, en tiu lingvo.
- Historia lingvistiko, ankaŭ nomata diakrona lingvistiko, la studo de lingvoŝanĝo.
- Lingvokodo, por ĝenerala diskuto pri lingvokodoj, kune kun informoj pri specifaj efektivigoj.
- Pralingvoj, hipotezaj aŭ rekonstruitaj lingvoj el kiuj kelkaj historie atestitaj, aŭ dokumentitaj, konataj lingvoj hipoteze devenas.
Fonto
La unua versio de tiu teksto ekestis la 19-an de aprilo 2025 baze per kunmeto de informoj el aliaj esperantaj paĝoj, precipe pri la normo ISO 639. En la ĉapitroj La komenco de skibado ankaŭ uziĝis traduko kaj adapto de la anglalingva vikipedia listo de plej malnovaj dokumentitaj lingvoj de la sama dato - pri eksteraj referencoj de tiu ĉapitro vidu en tiu anglalingva listo.
Eksteraj ligiloj
- Historiaj lingvoj en la retejo iso639-3.sil.org de la Internacia Organizo por Normigado (angle)
- SIL-speco priskribo de unuopaj lingvoj en la sama retejo (angle)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads