Antsirabe

From Wikipedia, the free encyclopedia

Antsirabemap
Remove ads

Antsirabe estas grandurbo de Madagaskaro. Ĝi estas la tria plej granda urbo en Malagasio kaj administra centro de la regiono Vakinankaratra en la provinco Antananarivo. La loknomo signifas: "la loko de multe da salo". Antsirabe situas je alteco de ĉirkaŭ 1500 m kaj tial la klimato en la urbo estas malvarmeta. Antsirabe estas la plej malvarma urbo en Malagasio atingante 0°C vintre.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

La urbo havas varmakvajn fontojn kaj varmajn banojn, kiuj estis aparte popularaj en la 19-a jarcento. Ne malproksime de Antsirabe situas lago de vulkana origino (Tritriva).

Remove ads

Bazaj informoj

Situo

Antsirabe situas sur altebenaĵo en centro de la lando.

Historio

Antsirabe estis fondita fare de norvegaj misiistoj, ĉar ili trovis la lokon bona laŭ klimata vidpunkto. La nomo de la urbo tradukiĝas kiel "loko kie estas multe da salo".

Ekde la 19-a jarcento oni profitas la termalan fonton. La baldaŭa fervojo helpis evoluon de la urbo.

Trafiko

Antsirabe havas flughavenon kaj fervojan kaj vojan kontaktojn al la ĉefurbo. Nuntempe la fervojo liveras nur varojn. De la banurbo ĝis la fervoja stacidomo, kiu malfermiĝis en 1923, estis konstruita larĝa avenuo kun bone prizorgita verda strio.

Turismo

Malgraŭ ke Antsirabe estas la plej industria areo en Malagasio, la urbo mem havas puran aeron ĉar ĝi ne havas multe da trafiko. Estas multaj butikoj. Bicikli estas tre bona transportilo en ĉi tiu urbo. La urbo ne estas tro granda, do eblas ĉirkaŭiri ĝin per biciklo. Tial, turismo en ĉi tiu urbo multe kreskantas. Estas multaj hoteloj.

Vidindaĵoj

Klimato

Toamasina havas tropikan klimaton, sed pro la alteco estas tre freŝa vetero.

Ĝemelurboj

Bildgalerio

Fontoj

Angla kaj malagasa lingvoversioj de Vikipedio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads