Aosta Valo

aŭtonoma regiono en nordokcidenta Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Aosta Valo
Remove ads

Aosta Valo (itale Valle d'Aosta [Valle daosta], france Vallée d'Aoste [vale daost], arpitane Val d'Aoûta, loka eldiro: [valduta]) estas aŭtonoma regiono en nordokcidenta Italio, ĉe la franca kaj svisa limoj. Temas pri alpa lando: ĝiaj plej altaj pintoj estas la Blanka Monto (Mont-Blanc), Materhorno, Monte Rosa kaj Gran Paradiso.

Thumb
Rapidaj faktoj Italia regiono kun speciala statuto • Q3622070, Kodo: ...

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 125 666 loĝantoj sur areo de 3 263,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 39 loĝantoj/km².

La aostvalanoj parolas plejmulte Aostvalan, kiu estas loka dialekto de la arpitana lingvo. La itala kaj la franca estas oficialaj lingvoj en la regiono.

Ĝia ĉefurbo estas Aosto (itale Aosta [aòsta], france Aoste [aòst], arpitane Auhta [òhta]). En la valo troviĝas mondfamaj turismurboj, kiel Champoluc en la komunumo Ayas, Courmayeur kaj Breuil-Cervinia [ŝa~polü'k, kurmajö'r kaj bröj-servinjá].

En la antikveco tie loĝis la kelta popolo de la salasoj. La romianoj konkeris la valon ĉirkaŭ la jaro 25 antaŭ nia erao. Poste ĝi estis regata de gotoj, lombardoj kaj burgundoj. En la 11-a jarcento ĝin akiris la Savoja dinastio.

Remove ads

Geografio

Thumb
Surfaco de Aosta Valo per altimetraj zonoj


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Thumb
panoramo de Aosto en la Aosta Valo
Thumb
Castello di Fénis, konata mezepoka kastelo en Aosta Valo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

 

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads