Apabhransa
nordhindiaj lingvoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Apabhransa, aŭ Apabhraṃśa (en Sanskrito: अपभ्रंश, IPA: [ɐpɐbʱrɐ̃ˈɕɐ], en Prakrito: Avahansa) estas termino uzita de vaiyākaraṇāḥ (indiĝenaj gramatikistoj) ekde Patanĝali por referenci lingvojn parolatajn en Norda Hindio antaŭ la apero de modernaj lingvojn. En Hindologio, ĝin oni uzas kiel terminego por la dialektoj kiuj formas la transiron[1] inter la fino de la mezaj kaj fruaj modernaj Hindarjaj lingvoj, laŭ la periodo inter la 6a kaj la 13a jarcentoj n.e. Tamen, tiuj dialektoj estas konvencie inkluditaj en la Meza Hindarja periodo.[2]: p.42 Apabhraṃśa en Sanskrito laŭvorte signifas "korupta" aŭ "ne-gramatika lingvo", kio devojiĝas el la normo de la Sanskrita gramatiko.
La Apabhraṃśa literaturo estas valora fonto por la historio de Norda Hindio por la periodo el la 12a ĝis la 16a jarcentoj.[3]
Remove ads
Referencoj
Bibliografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads