Apache Continuum

From Wikipedia, the free encyclopedia

Apache Continuum
Remove ads

Apache Continuum [apaĉi kontijuem] estas libera programo por organizi la integradon (kunmetadon) de programaĵaj elementoj. Ĝi estas evoluigata de la Apaĉa Programaĵa Fondaĵo kaj bone kunlaboras kun ties kunmetilo Maven.

Rapidaj faktoj Aŭtoro, Lasta stabila versio ...

Continuum ruliĝas sur servila komputilo, kiu havas aliron al la programaĵa magazeno, kaj aŭtomate regule plenumas ekzemple jenajn taskojn:

  • preni la aktualan version de ĉiuj programpartoj el la magazeno
  • ruli ilian kunmetadon
  • konstati problemojn kaj sendi mesaĝon al la koncernataj evoluigistoj
  • post sukcesa kunmeto instali sur integrada komputilo
  • ruli testojn

Ĉar Continuum prenas la fontojn de la programpartoj el magazeno, ĝi bezonas liberan (legan) aliron al la magazeno. Tiun ĉi oni indikas en la projekt-konstrua dosiero (pom.xml) en speciala sekcio, nomata scm (angle source code management = fonto-koda administrado). Se por tio necesas pasvorto, ĝi devas esti en la dosiero.

Continuum subtenas la procezon de daŭra integrado, ĉar ĝi ebligas oftan ripetadon de la menciitaj agoj, eĉ post nur malgrandaj modifoj en la programo, kiuj ne pravigus tujan integradon fare de homo.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads