Apaĉa Programaĵa Fondaĵo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Apaĉa Programaĵa Fondaĵo
Remove ads

Apaĉa Programaĵa Fondaĵo (angle: Apache Software Foundation, mallongigite ASF), estas komunumo por evoluigi malfermitajn programojn. Ĝi estas organizita en la formo de usona fondaĵo, ne-profit-cela asocio.

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...

Por siaj produktoj la fondaĵo kreis apartan licencon, la Apaĉan Licencon. Nun oni aplikas ĝian version 2.0.

La unua produkto de la fondaĵo estis la retservilo Apache, kies evoluigo komenciĝis en 1994, mallonge post la ekesto de TTT. Ĝia unua eldonita versio eliris en aprilo 1995. Pro ĝia sukceso tiu "Grupo Apache" aliĝis interesuloj pri aliaj produktoj, kiuj nun same aperas sub la nomo kaj la licenco Apache. En 1999 la grupo fondis la fondaĵon en la usona subŝtato Delavaro. La fondaĵo interalie ankaŭ evoluigas la liberan programon Apache Continuum.

La laboron de la fondaĵo subtenas mecenatoj. Kiu regule donacas almenaŭ 5.000 usonajn dolarojn jare, eniras en specialan mecenatan kategorion laŭ jena tabelo:

Pliaj informoj Mecenata kategorio, Minimuma jara donaco ...
Remove ads

Vidu ankaŭ


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads