Arthur Greiser
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Arthur Karl GREISER (naskiĝis la 22-an de januaro 1897 en Schroda, ekde 1919 pole Środa Wielkopolska, mortis la 21-an de julio 1946 en Poznano) estis germana politikisto nacisocialista, SS-funkciulo, Reichsstatthalter en Provinco Vartlando, antaŭe prezidanto de la Senato de Libera Urbo Dancigo kaj militkrimulo.
Dum la germana invado en Pollando la 21-an de septembro 1939 li transprenis civilan gvidadon en Poznano, kaj novembre 1939 plenumis funkcion de la plej altranga oficisto en Provinco Vartlando. Li realigis germanigon kaj genocidon de la loĝantaro.
Remove ads
Kontraŭpolismo
- La 25-an de oktobro 1939 Arthur Greiser ordonis en la provinco pagi al poloj 60% de la salajro por germanoj kaj limigis publikan meson nur al dimanĉoj ene de la 9-a ĝis la 11-a horo.
- La 25-an de oktobro 1942 kiel estro de la provinco li deklaris, ke fonda celo de la Asocio de Produktivaj Poloj estas "detruo de la unueco de poloj".
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads