Fera Kruco

militista honorigo en Reĝlando Prusujo, Germana Imperio, kaj Nazia Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Fera Kruco
Remove ads

La Fera Kruco (germane Eisernes Kreuz, mallongigita EK) estis militista medalo en la Reĝlando Prusio, kaj poste en la Germana Imperio (1871–1918) kaj en la Nazia Germanio (1933–1945). Ĝi estis establita de la reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a de Prusio en Marto 1813 omaĝe al la naskiĝtago de sia edzino la reĝino Luiza de Meklenburgo-Strelitz en la 10a de Marto 1813 dum la Napoleonaj Militoj (EK 1813). Louise estis tiele la unua persono kiu ricevis tiun dekoracion (postmorta).[1] Oni omaĝis per la Fera Kruco ankaŭ dum la Francia-Prusia Milito (EK 1870), la Unua Mondmilito (EK 1914), kaj la Dua Mondmilito (EK 1939, re-enkondukita havanta svastikon aldone en la centro). La Fera Kruco estis normale nur militista dekoracio, kvankam estis ekzemploj de ties atribuo al civiluloj kiuj plenumis militistajn funkciojn. Du tiaj ekzemploj estis la civilaj testopilotoj Hanna Reitsch kiu ricevis la Ferajn Krucojn de 2a Klaso kaj de 1a Klaso kaj Melitta Schenk Grafino von Stauffenberg, kiu ricevis la Feran Krucon de 2a Klaso, pro ilia agado kiel pilotoj dum la Dua Mondmilito.

Rapidaj faktoj ordeno • milita honorigo pro kuraĝo, Lando ...
Thumb
Normiga formo de la Fera Kruco.
Thumb
Prusio, la Fera Kruco de 1a Klaso de la Napoleonaj Militoj, en sia origina formo de 1a de Junio 1813.

La desegno de la krucsimbolo estis nigra kun blanka aŭ arĝentkolora bordo, kaj derivis el la pied-kruco de la Ordeno de germanaj kavaliroj, uzita de kavaliroj ofte el la 13a jarcento.[2]

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads