Artigues-près-Bordeaux
komunumo en Ĝirondio, Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Artigues-près-Bordeaux - jen france, prononco [aʁtiɡ pʁɛ bɔʁdo], okcitane respektive gaskone Artigas de Bordèu, en Esperanto Artigo-ĉe-Bordozo - estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la "urba komunumo de Bordozo" kaj do konsideratas antaŭurbo. Ĝi situas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Bordozo (france Bordeaux, okcitane Bordeus), la centra parto, kaj al la kantono Lormont / Larmont. Ĝiaj loĝantoj en la franca kutime nomiĝas artiguais, prononco [aʁtiɡˈɛ] resp. per nur esperantaj literoj [artiGE].
Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 8 623 loĝantoj sur areo de 7,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 184 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Yvrac, Cenon, Floirac, Lormont kaj Tresses.

la katolika kirko
Remove ads
Rilatoj al Esperanto
En 2007 en la loĝloko okazis la 62-a kongreso de SAT-Amikaro, do de la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda, la unuiĝo de esperantistoj-laboristoj franclingvaj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
![]() |
Urba komunumo de Bordozo | |
Ambarès-et-Lagrave · Ambès · Artigues-près-Bordeaux · Bassens · Bègles · Blanquefort · Bordozo · Bouliac · Le Bouscat · Bruges · Carbon-Blanc · Cenon · Eysines · Floirac · Gradignan · Le Haillan · Lormont · Mérignac · Parempuyre · Pessac · Saint-Aubin-de-Médoc · Saint-Louis-de-Montferrand · Saint-Médard-en-Jalles · Saint-Vincent-de-Paul · Le Taillan-Médoc · Talence · Villenave-d'Ornon |
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads