Arun Manilal Gandhi

From Wikipedia, the free encyclopedia

Arun Manilal Gandhi
Remove ads

Arun Manilal Gandhi (naskiĝis en 1934 en Sud-Afriko) estas barata-usona socipolitika aktivulo. Li estas la kvina nepo de la renoma pacaktivulo Mahatmo Gandhi. Arun Manial Gandhi estas emerita ĵurnalisto, kiu laboris por la Times of India dum 30 jaroj. Li estas senlaca aktivulo pri paco, konfliktosolvado kaj  rajtoj de enkarceruloj[1].

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Li konsideras sin mem hinduo esprimante universalismajn vidpunktojn[2].

Arun Gandhi proksime kunlaboris kun kristanaj pastroj kaj liaj filozofiaj ideoj estas forte influitaj de budaismaj, hinduaj, islamaj kaj kristanaj ideoj.

En 2003 Arun Gandhi estis unu el la subskribintoj de Humanismo kaj Ties Aspiroj (Humanista Manifesta III)[3].

En 1996, li kunfondis la Season for Nonviolence (Sezono por Senperforto) kiel ĉiujara festado de la filozofioj kaj vivoj de Mohandas Gandhi kaj Martin Luther King [4][5]. Li ankaŭ fondis la Gandhi Tutmondan Edukan Centron[6]. Depost 2016 li loĝas en Novjorko[7].

Gandhi faris multajn prelegojn pri neperforto en multaj landoj. Dum sia rondvojaĝo al Israelo, li instigis la palestinanojn rezisti israelan okupadon pace por certigi sian liberecon. En aŭgusto 2004, Gandhi proponis al la palestina parlamento pacan marŝon de 50 000 rifuĝintoj trans la rivero Jordano por reveni al sia hejmo, kaj diris, ke parlamentanoj devas konduki la vojon. Gandhi ankaŭ asertis, ke la sorto de palestinanoj estas dekoble pli malbona ol tiu de nigruloj estis dum la sudafrika apartismo. Li demandis: "Kio okazos? Eble la israela armeo mortpafos kaj mortigos plurajn. Ili eble mortigos 100. Ili eble mortigos 200 virojn, virinojn kaj infanojn. Kaj tio ŝokus la mondon. La mondo leviĝos kaj diros, 'Kio okazas?'[8]

Li verkis libron kiun oni jam tradukis en almenaŭ 30 lingvoj: "The Gift of Anger: And Other Lessons From My Grandfather Mahatma Gandhi" (La donaco de kolero kaj aliaj lecionoj de mia avo Mahatmo Gandhi).

Remove ads

Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo

(en) Gandhi Worldwide Education Institute

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads