Ascension
insulo en suda Atlantika Oceano apartenanta al Britlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ascension (esperantigite ĉielira insulo) estas malgranda tropika insulo en la suda Atlantika Oceano inter Afriko kaj Sudameriko. Ĝi apartenas al la transmara teritorio Sankta Heleno dependa de Britio. La ĉefurbo de Ascension nomiĝas Georgetown. Kiel valuto uziĝas la sankthelena pundo.





La insulo havas la geografiajn koordinatojn 7° 56′ sude, 14° 22′ okcidente kaj situas inter la kontinentoj Afriko kaj Sudameriko. Ĝi kovras areon de proksimume 91 km².
En la interreto la insulo havas propran adresofinaĵon: .ac.
Remove ads
Geografio
La insulo havas vulkanecan originon. La insulo havas grandecon de ĉirkaŭ 12 kilometroj en la direkto nordo-sudo kaj ĉirkaŭ 14 km en la direkto oriento-okcidento. La plej alta punkto estas 859 metroj super la marnivelo („The Peak“, Green Mountain). Grandaj partoj de la insulo estas neuzeblaj ĉar la surfaco konsistas el solidiĝinta lafo. Entute ekzistas 44 krateroj. La mezaj temperaturoj estas inter 20 °C kaj 31 °C. Preskaŭ dum la tuta jaro estas pluvo, sed inter januaro kaj aprilo estas pli ofta.
Proksime estas aliaj neloĝataj insuloj kiaj Boatvanbirda Insulo aŭ Boatvanbirdo, angle Boatswain Bird Island.
Remove ads
Historio
Je la 25a de marto 1501 João da Nova malkovris la insulon kaj nomis ilin Ilha de Nossa Senora de Conceicao. Du jarojn poste Afonso de Albuquerque je la 20a de majo 1503 denove malkovris la insulon kaj ĝi ricevis la nomon Assunção, ĉar li malkovris ĝin ekzakte je Ĉieliro.
Loĝantaro
Momente ĉirkaŭ 1100 homoj vivas sur la insulo. Temas ĉefe pri anoj de organizaĵoj kiuj laboras sur la insulo. La insulanoj venis ĉefe de la najbara insulo Sankta Heleno, el Britio kaj Usono. Sur Ascension neniam vivis indiĝenoj. Plej grava loĝloko estas la ĉefurbo Georgetown kun ĉirkaŭ 560 loĝantoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo, angle
- Retkamerao Arkivigite je 2011-09-17 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads