Atiko
historia regiono de Grekio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Atiko (greke Αττική, Attiki) estas la nomo de antikva pejzaĝo kaj ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis moderna administra regiono ("periferio" nome Atiko (regiono)) de la ŝtato Grekio, kiu samtempe estis provinco ("prefektujo", nomos) de Grekio. Ekde 2011 la teritorio apartenas al la administra regiono Meza Grekio.

Dum la epoko de antikva Grekio Atiko estis la ĉirkaŭaĵo de la urboŝtato (poliso) Ateno, kun sanktejo de la diino Atena sur la Akropolo kaj templo de la dio Posejdono ĉe la kabo Sunion en la sudoriento de la pejzaĝo. Ankaŭ hodiaŭ Ateno estas la ĉefa loĝloko kaj la administra centro de la regiono.

templo de Posejdono ĉe la kabo Sunion
la haveno de Pireo

Remove ads
Geografio
Atiko okcidente limas al Beotio kaj Megara. Historie gravaj lokoj estas la haveno de Pireo proksime de Ateno kaj la loko Maratono en la nordoriento. Ĉe la orienta marbordo dum la antikva epoko situis la urbo Thorikos, ĉe kiu laŭ la helena mitologio albordiĝis la diino Demetra.
Provincaj distriktoj (νομαρχίες)
- Ateno (Αθήνα Athina)
- Orienta Atiko (Ανατολική Αττική Anatoliki Attiki)
- Pireo (Πειραιάς Pireas)
- Okcidenta Atiko (Δυτική Αττική Dytiki Attiki)
Kulturo

Triumfa arko de la imperiestro Konstantino en Romo. Azorín indikas la supran etaĝon per la termino "atiko".
Francisko Azorín parolas pri la atika arkitekturo kaj priskribis ĝin tiele:
![]() |
|
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads