Audrey Niffenegger

From Wikipedia, the free encyclopedia

Audrey Niffenegger
Remove ads

Audrey NIFFENEGGER [ODri NIFenegr], naskiĝis la 13an de junio 1963 en South Haven en Miĉigano, estas romanistino de sciencfikcio kaj usona artistino. Ŝia unua romano, «La edzino de l'tempvojaĝanto» (originala titolo: The Time Traveler’s Wife) estas furorlibro. Ĝi aperis tradukita en Esperanto en 2024.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Biografio

Audrey Niffenegger naskiĝis en 1963 en South Haven, en Miĉigano, antaŭ ol transloĝiĝi du jarojn poste al Evanston, en Ilinojso, kun siaj parencaj kaj siaj du fratinoj. Ŝi pasis la ĉefan parton de sia vivo en Ĉikago aŭ en la ĉirkaŭaĵo, kaj atingis diplomon de unua ciklo al la Arta Instituto de Ĉikago kie ŝi studis la vidajn artojn.

Ŝi atingis poste sian MFA (Master of Fine Arts - Magistro de Belaj Artoj) al la Nordokcidenta Universitato.

S-ino Niffenegger estas nuntempe profesorino al la departemento de kreiva verkado de la Columbia Kolegio de Ĉikago. Ŝi estas la edzino de la desegnisto Eddie Campbell. Kun li, ŝi skribis la grafikan romanon "Bizarre Romance" por okazigi la ekspozicion Comics Unmasked al la British Library. Sia filozofia sinteno lokas ŝin ie inter la agnostikismo kaj la ateismo; ŝi atribuas tiun konvinkon al malakordoj de sia katolika edukado.

Remove ads

Verkista agado

La unua romano de Audrey Niffenegger, The Time Traveler's Wife (en esperanto: La edzino de l'tempvojaĝanto), publikigita en 2003, estis internacia sukceso. Ĉe la komenco, tiu libro devis esti grafika romano, sed la koncepto de la vojaĝo en la tempo montriĝis sin aparte malfacila por ilustri. Kina filmadapto estis farita en 2009, sed S-ino Niffenegger, kiu ne partoprenis al la adapto kaj ne vidis la filmon, konsideras ke la roluloj ne respektas vere sian libron.

En marto 2009, ŝi publikigis sian duan romanon, historio de literatura fantomo titolita Her Fearful Symmetry (“Ŝia timinda simetrio”); La historio disvolviĝas en la Tombejo de Highgate kie S-ino Niffenegger estis turisma gvidistino dum siaj jaroj de esploradoj. Kvankam tiu romano ne havis komercan sukceson kiel la unua romano, tamen ĝi ricevis tre bonajn kritikojn kaj plifortigis la konatecon de la aùtorino.

En 2012, Audrey Niffenegger kunlaboras kun Wayne McGregor en projekto pri baledo de kiu ŝi skribas la historio, Raven Girl (“Korvoknabino”), publikigita en 2013 kaj ludita al Reĝa operejo de Londono en 2013 kaj 2015.

En 2009, ŝi komencis labori pri la romano titolita The Chinchilla Girl in Exile (“La ekzilita ĉinĉiloknabino”). Komenco de 2024, la libro ne estas ankoraŭ publikigita; Audrey Niffenegger difinas sin mem kiel tre malrapida verkistino.

Remove ads

Verkaro (elekto)

Romanoj

  • The Time Traveler's Wife (2003)
  • Her Fearful Symmetry (2009)
  • Raven Girl (2013)

Noveloj

  • "Jakob Wywialowski and the Angels" (2004)
  • "Prudence: The Cautionary Tale of a Picky Eater" en la libro Poisonous Plants at Table (2006)

Komiksoj

  • The Night Bookmobile (2008)
  • Bizarre Romance (kun Eddie Campbell, Abrams, 2018)

Libroj de la artisto

Vidlibroj:

  • The Adventuress (1985)
  • The Spinster (1986)
  • Aberrant Abecedarium (1986)
  • The Murderer
  • Spring (1994)
  • The Three Incestuous Sisters (2005)

Ne-fikcio

  • Awake in the Dream World: The Art of Audrey Niffenegger (2013), kun Susan Fisher Sterling kaj Mark Pascale

Anthologioj

  • Ghostly: A Collection of Ghost Stories (Scribner, 2015). ISBN 9781501111198. Anthologio elektita kaj ilustrita de Audrey Niffenegger. Ŝi ankaŭ verkis la enkondukon.

Tradukoj

La debutromano The Time Traveler's Wife (2003) ekzistas en almenaŭ 20 lingvoj.

Esperanto

Ĝia traduko al Esperanto aperis en 2024, tradukita de Istvan Ertl, nomiĝas La edzino de l' tempvojaĝanto, eldonita de la Esperanto-Asocio de Britio, 656 paĝoj, ISBN: 978-0902756793.

Vidu ankaŭ

La edzino de l' tempvojaĝanto

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads