Ilinojso

subŝtato de Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Ilinojso
Remove ads

Ilinojso (NPIV'a formo; foje uzeblas ankaŭ la formo Ilinojo, angle: Illinois [il-i-NOJ]) estas subŝtato de Usono.

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Gravaj urboj ...

Ĝi ricevis sian nomon pro la franca formo de Ilini, kiun oni formis per la aldonado de la franca sufikso -ois — la 's' ne prononciĝas en la franca kaj plejofte ne prononciĝas en la angla. La Ilini estis tribo (au tribaro) de indianoj kiuj tie loĝis. La tero kie situas Ilinojso estis parto de la teritorio cedita al la nova Usono de la Brita Regno post la Usona milito por sendependeco. Je la 3-a de decembro 1818, ĝi fariĝis la 21-a ŝtato de Usono. Dum la 19-a jarcento, Ilinojso estis geografie tre oportuna ĉar ĝi estis la sola akvovojo inter la Grandaj Lagoj kaj la Rivero Misisipo. Ĝi iĝis ankaŭ centro por fervojoj, kaj poste por la interŝtata ŝosea sistemo. Ilinojso fidelis al la Usona Unio dum la Usona interna milito de 1861-1865.

La flankoj de Ilinojso tuŝas en la nordo Viskonsinon (angle: Wisconsin), en la oriento la lagon Miĉigano, Indianaon kaj la riveron Ohio, kaj en la okcidento, la Misisipo-Riveron. La ĉefaj produktoj en la ŝtato estas maizo, bovoj, kaj porkoj. Du gravaj naciaj laboratorioj, Fermilab kaj Argonne National Laboratory, situas en la ŝtato. Universitato de Ĉikago en Ĉikago, Nordokcidenta Universitato en Evanston kaj Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign estas tri gravaj universitatoj en Ilinojso.

En Ilinojso loĝas (en 2000) 12,4 milionoj da homoj. La plej granda urbo estas Ĉikago, kie loĝas 8,0 milionoj da homoj (inkluzive de iom da homoj en Indianio kaj Viskonsino), 2,9 milionoj interne de la urbolimo mem. Aliaj grandaj urboj estas Rockford (Ilinojso), Aurora (Ilinojso), Naperville kaj Peoria (Ilinojso). La ĉefurbo estas Springfield (Ilinojso). Ilinojso havas 22 reprezentantojn en la usona kongreso (inkluzive de la 2 senatanoj).

Famaj ilinojsanoj estas Abraham Lincoln kaj Ronald Reagan, usonaj prezidantoj; Adlai Stevenson, usona ambasadoro ĉe la UNO; rokmuzikisto Eddie Vedder; senatano Hillary Clinton; kaj komikisto Jack Benny. Inter vidindaj turismaj lokoj estas la laborejo de la arkitekto Frank Lloyd Wright en Oak Park, kaj Navy Pier en Ĉikago, la Lincoln-domo en Springfield, kaj ŝtat-parkoj ĉie en la ŝtato. La sola nordamerika bahaa templo situas en Wilmette, norde de Ĉikago.

Politike, Ilinojson ne tute regas la Demokrata Partio nek la Respublikana. Ĉikago estas forte Demokrata, sed la ĉirkaŭaj kantonoj ĉefe preferas la Respublikanojn. Ilinojso oficiale permesas mortpunon, sed ekde 2000, pro ordono de la ŝtatestro George Ryan, ekzistas moratorio ĝis estontaj reformoj de la justeca sistemo. De 2019 la guberniestro de Ilinojso estas J. B. Pritzker.

Remove ads

Urbegoj laŭ loĝantarnombro

Urboj laŭ alfabeto (elekto)

Remove ads

Esperanto en Ilinojso

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads