August von Goethe

From Wikipedia, the free encyclopedia

August von Goethe
Remove ads

Julius August Walther von GOETHE (25a de decembro 1789 en Weimar; 27a de oktobro 1830 en Romo) estis filo de Johann Wolfgang von Goethe. Li estis ano de la kortego de la Grandduko Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach.[1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Estante 27-jaraĝa la 17an de junio 1817[2] en Weimar edziĝis al Ottilie von Pogwisch (1796–1872). Kvankam ili havis problemojn[3] (August estis drinkulo kaj Ottilie estis altiritaj de aliaj viroj; krome, ŝia bopatro estis dominanta figuro en iliaj vivoj) ili havis tri gefilojn nome Walther, Wolfgang Maximilian kaj Alma.

Thumb
Tombo de August von Goethe.

En aprilo 1830 li entreprenis veturadon tra Italio kun sia patro kaj aliaj konatuloj. La grupo vizitis urbojn kiel Frankfurto ĉe Majno, Bazelo, Laŭzano, Milano, Venecio, Mantovo, Kremono, Lodi, La Spezia, Florenco, Livorno, Napolo kaj Romo. Tie li mortis la nokton el la 26a al 27a de oktobro 1830 pro variolo.[4] Unu lia samklasano ĉe Vilhelmo-Ernesto-gimnazio estis la posta kortega ĉefjuristo Karl August Büttner.

Remove ads

Notoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads