Azia hirundo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Azia hirundo
Remove ads

La Azia hirundoAzia murhirundo (Delichon dasypus) estas eta migranta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĝi havas tri subspeciojn:

Nomiga dasypus vintrumas en Sudorienta Azio, kvankam kelkaj restas ĉirkaŭ varmaj printempoj en Japanio, sed cashmiriensis nur moviĝas al malaltaj niveloj de montaroj. La vintra teritorio de nigrimentalis estas nekonata.

Remove ads

Priskribo

Plenkreskulo de Azia hirundo estas 12 cm longa, brilmetale malhelblua supre kun blanka pugo, kaj kun blankaj subaj partoj. Ili diferenciĝas el Murhirundo pro tio, ke ĝi havas grizan gorĝon kaj grizbrunaj, ne blankaj, subflugiloj. La Nepala hirundo havas nigran gorĝon, nigran subvoston, blankajn subflugilojn kaj pli kvadratan voston. Junuloj estas pli senkoloraj kun grizaj subaj partoj.

La voĉo de tiu specio estas fajfeca trilado, kaj la maskla kanto estas rapida za-za-za.

Remove ads

Kutimaro

Azia hirundo estas klifonestumanto, kiu reproduktiĝas en kolonioj sub kornico aŭ vertikala klifo. Ĝi ofte nestumas en grandaj konstruaĵoj kiel temploj kaj pontoj. La nesto estas profunda elkota preskaŭsfero kovrita el herberoj aŭ plumoj. La ino demetas kutime 3 aŭ 4 ovojn kaj ofte postan duan ovodemetadon. Ambaŭ seksoj konstruas la neston, kovas la ovojn kaj manĝigas la idojn.

Tiu murhirundo manĝas insektojn kaptitajn dumfluge.

Remove ads

Referencoj

  • Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) A handbook to the swallows and martins of the world. Christopher Helm. ISBN 0-7470-3202-5.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads