Bab Ezuar

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bab Ezuar
Remove ads

Bab Ezuar, laŭ arabe باب الزوار estas urbego, antaŭurbo de la ĉefurbo Alĝero en norda Alĝerio en Provinco Alĝero. La loknomo signifas: "pordego de vizitantoj".

Thumb
Kvartalo en Bab Ezuar
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Demografio

En Bab Ezuar loĝis 275630 en 2024 laŭ .

Geografio

Bab Ezuar kuŝas sur ebenaĵo 19 m super la marnivelo. Borĝ El Kiffan troviĝas nur 3, ĉefurbo Alĝero 13, Borĝ Bu Areriĝ 158, Oran 361 kilometrojn (aere) .

Thumb
Banko

Historio

La areo estis konata kiel Retour de la Chasse (Reveno de Ĉasado) dum la francaj koloniaj tempoj. Tie situis 2 apartaj vilaĝoj. Urbo Bab Ezuar estis formita neplanite de navedantoj sinsekve konstruitaj ekde la malfruaj 1970-aj jaroj sur praa marĉa ebenaĵo. La rezulto estas tio, ke la urbo ne havas realan urbocentron. Ekde 2001 la ŝtato konstruis plurajn kvartalojn kun 22-etaĝaj loĝdomoj. Baldaŭ multaj hoteloj kaj komercaj butikcentroj estis kreitaj en la areo.

Ekonomio

La ekonomio de la municipo dependas esence de la serva sektoro kun la komerca distrikto. Bab Ezuar estas provizita per trinkakvo de marakva sensaliga stacio.

Eduko

Bab Ezuar estas loko de teknologia universitato.

Thumb
Tramo

Trafiko

Bab Ezuar havas fervojan linion, ankaŭ aŭtovojan kontakton, eĉ tramo servas en la urbo el Alĝero. Ĝuste internacia flughaveno de Alĝero funkcias tre proksime.

Klimato

Bab Ezuar situas en mediteranea klimato (Csa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 670 mm. La jara temperaturo estas 18 °C.

Thumb
Parko

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
Thumb
Universitato
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads