Baler
urbo de la Filipinoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Baler, - tagaloge Bayan ng Baler - estas sesaklasa urbo (municipo) kaj mara havenurbo en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, kie ĝi estas la ĉefurbo de provinco Aŭroro. Baler havas 13 distriktojn.

Provinca domo en Baler
Remove ads
Geografio
Baler situas en orienta marbordo de la insulo ĉe rivero . Cabanatuan troviĝas 66, regiona ĉefurbo San Fernando (Pampango) 125, Kezonurbo 130, ĉefurbo Manilo 145, Tuguegarao 207, Legazpio (Albajo) 374, Cebuurbo 658, Dabao 1064, General Santos 1143 kilometrojn (aere) .

Urbodomo de Baler
Historio
En 1609 sep franciskanaj monaĥoj fondis Baler, kiu poste estis konvertita en indiĝenan vilaĝon en 1658. Granda ŝtormo detruis la vilaĝon en 1735, tial nova komunumo estis fondita jam en pli sekura loko.
En 1899 la lasta hispana garnizono en Filipinoj kapitulacis post sieĝo de Baler finante pli ol 300 jarojn da hispana rego en la lando. Tiu epizodo estas la kerno de la hispana filmo 1898: Los últimos de Filipinas.
Poste la usona kolonia periodo sekvis. Dominadon de Usono interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). En 1951 Baler fariĝis ĉefurbo de la subprovinco (kaj poste provinco) de Aŭroro.
Remove ads
Ekonomio
La ĉefa industrio de Baler estas la agrikulturo surbaze de rizoj kaj maizoj. Menciindas la fiŝkaptado kaj turismo.
Religio
La loĝantoj estas plejparte katolikoj.
Trafiko
Baler estas atingebla per la marborda vojo el nordo kaj per alia vojo el interno de la insulo. Enurbe ĉefe tricikloj trafikas. La urbo havas havenon kaj proksime flughavenon.

Vojo en Baler
Klimato
Baler situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 3248 mm. En ĉiuj monatoj abunde pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C, ĝi varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Kirko en Baler
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- Haveno
- Monumento
- Muzeo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



