Kvezono

urbo de la Filipinoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Kvezono
Remove ads

Kvezono[1]Kezonurbo[2] (tagaloge: Lungsod Quezon; hispane: Ciudad Quezon; angle: Quezon CityQC) estas la plej granda urbo de la Filipinoj. Ĝi estas antaŭurbo de Manilo kaj kun ĝi estas parto de la metropola aglomeraĵo Manila Metropolo, kiu krome konsistas el 15 pliaj urboj.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

Laŭ la stato de 2024 en la urbo Kvezono vivis 3 084 270 loĝantoj sur areo de 171,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 962 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Caloocan, Pasigo, Marikina, Valenzuela, Manilo, San Juan, Mandaluyong, Rodriguez, San Mateo kaj San Jose del Monte.

Inter la jaroj 1948 kaj 1976 Kesonurbo estis la administra centro de la Filipinoj. La urbo situas sur la insulo Luzono, en la nordo de la ŝtato.

Thumb
Situo de Kesonurbo en la mapo
Remove ads

Bazaj informoj

Historio

La nomo devenas pri unua prezidanto de la Filipinoj: Manuel L. Quezon (Manuel Luis Quezon y Molina).

Dum la hispana kolonio estis tie urbetoj, ekzemple: San Francisco del Monte, Novaliches, Balintawak. Prezidanto Manuel Luis Quezón y Molina planadis tie novan ĉefurbon, kiu realiĝis en 1939.

Nuntempe la urbo aspektas, kiel usona moderna urbo.

Ĝemelurboj

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads