Bamberg
komunumo en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bamberg estas urba komunumo kaj universitata urbo en la historia regiono Frankonio de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Bamberg ene de la administra distriktaro Supra Frankonio. La urbo estas loko de universitato, kies fakon pri latinidaj lingvoj estras la esperantisto Martin Haase, kaj estas ekonomia, kultura kaj administra centro de la regiono. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 77 150 loĝantojn.

La mezepoka urbokerno ekde la jaro 1993 listiĝas kiel monda heredaĵo de Unesko.
En la urbo Nicolaus Eichhorn en 1887 publikigis la planlingvon Weltsprache.
Remove ads
Vidindaĵoj
- Katedralo de Bamberg
- Naturhistoria muzeo de Bamberg
- pluraj urbocentraj historiaj konstruaĵoj nun uzataj de la universitato de Bamberg
- Katedralo de Bamberg
- malnova urbdomo
- kirko Sankta Marteno
Famuloj
- Christopher Clavius aŭ Christophorus Clavius (1528–1612), matematikisto, latinisto, astronomo, jezuito, erudiciulo
- Thomas Gottschalk, radi- kaj televidgastiganto, distristo kaj aktoro
- Friedrich Popp, skulptisto
- Franz Axter, verkisto kaj kuracisto
- Ignaz Döllinger, anatomo
- Ignaz von Döllinger, teologo
- Klemento la 2-a, papo
Remove ads
Gefiloj
- Ignaz von Döllinger, teologo
- Rudolf Baehr, filologo
Eksteraj ligiloj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads