Eksterdistrikta urbo
urbo ekstere de ordinaraj administraj unuoj, ekz. distriktoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Eksterdistrikta urbo estas teritoria administra unuo interalie en Germanio: La plej grandaj urboj de la ŝtato ne apartenas al iu distrikto, sed mem havas saman rangon kiel la distriktoj: Eksterdistriktaj urboj plenumas memstare la taskojn kaj de komunumo kaj de distrikto. Ĝenerale eksterdistriktaj urboj estas grandurboj, do urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj, sed ekzistas esceptoj. La grandurboj Berlino, Bremeno kaj Hamburgo eĉ estas federaciaj landoj samrangaj al ekzemple Nordrejn-Vestfalio aŭ Bavario.
En la federacia lando Baden-Virtembergo la germanlingva nomo por tiuj "urboj sendependaj de distriktoj" estas Stadtkreis (urba distrikto), en la aliaj 15 federaciaj landoj de Germanio ili nomiĝas germane kreisfreie Stadt.
En Aŭstrio la paralela koncepto nomatas germane Statutarstadt ("statuta urbo"), laŭ la stato de decembro 2012 entute ekzistas 15 tiaj urboj. La mapo dekstre montras ilin. Ekzakte sama koncepto ankaŭ estas en Ĉeĥio (ĉeĥe Statutární město).
En anglalingvaj landoj oni ĝenerale nomas urbojn de tia administra statuso angle independent cities (sendependaj urboj), kaj en Rusio la paralela koncepto estas ruse городской округ (urba distrikto).
En Pollando la saman koncepton oni kutime nomas "urbo kun rajtoj de distrikto".
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads