Bango

ĉefurbo de la Centr-Afrika Respubliko From Wikipedia, the free encyclopedia

Bangomap
Remove ads

Bango[1] - france Bangui, sangoe Bangî - estas la ĉefurbo de la Centrafrika Respubliko.

Thumb
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj, Lando ...
Thumb
Bangia aĉet-centro
Thumb
Rivero Ubangi proksime de Bango

Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 889 231 loĝantoj. Laŭ takso de 2005 vivas ĉirkaŭ 684 000 homoj.

La urbo fondiĝis en 1889 kaj en 1960 iĝis la ĉefurbo de la sendependiĝanta lando. Ĝi situas ĉe rivero Ubangi sur loko, kie pluraj rapidfluejoj malhelpas la komercan ŝipveturadon. La rivero Ubangi formas tiuloke limon inter la Centrafrika Respubliko kaj Demokratia Respubliko Kongo. Sur la alia bordo de Ubangi troviĝas la urbo Zongo.

Ĉefa ekonomia branĉo de la urbo estas la teksaĵindustrio, la produktado de nutraĵoj, biero, ŝuoj kaj sapoj. La eksporto baziĝas je kotono, ligno, kafo kaj sisalo.

Ĉe la Placo de la Respubliko (Place de la République), urbocentra, troviĝas triumfa arko romostila de la eksa imperiestro Jean-Bédel Bokassa, filo de la urbo.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads