Banja

urbo en Bulgario From Wikipedia, the free encyclopedia

Banja
Remove ads

Banja (bulgare Баня) estas urbo en la komunumo (obŝtina) Karlovo en la bulgara provinco Plovdiv. Ĝi situas 47 km norde de Plovdiv kaj 12 km sud-oriente de Karlovo. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 2 852 loĝantoj sur areo de 36,5 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 197 loĝantoj/km². La rivero Strjama preterfluas okcidente de la urbo.

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo traktas la bulgarian urbon Banja. Pri la rusia speco de vaporbanejo vidu la artikolon vaporbanejo.
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...

En Banja ekzistas naŭ termofontoj, kiuj interalie nutras publikan naĝejon. La fontoj kutime estas nomataj Karlovaj Mineralaj Banejoj (Карловски минерални бани). La bulgara vorto "Banja" signifas "banejo". En 1927 tie gastis caro Boriso la 3-a, kiu pro la mildigo de sia reŭmatismo tie konstruis propran domon. Por li oni konstruis la "Caran Banejon" (Царската баня).

La kuraca efiko de la minerala akvo estas ekonomie grava por la urbo. Aliaj komercaj aktivadoj estas pri la kultivado de vino kaj rozoj (por produkti oleon).

Banja estas regula trejnejo de la junula nacia futbal-teamo kaj de regionaj futbalaj kluboj.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads