Barnaul

urbo de la Altaja regiono en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia

Barnaulmap
Remove ads

Barnaul (ruse Барнаул) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Altaja Regiono. La urbo estis fondita ĉirkaŭ jaro 1730. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1771. En 1959 la urbo havis 303 mil loĝantojn, en 2002 jam estis 600 mil loĝantoj.

Thumb
Rapidaj faktoj urbo • urbego, Ĝemelurboj ...

La urbo estas sur maldekstra bordo de rivero Obo (Обь), ĉe enenfluo en ĝin de rivero Barnaulka (Барнаулка). En la urbo estas fervoja stacio.

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 3 horoj (en jaro 2005). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 53°22' norde, longitudo 83°45' oriente.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 01401. La interurba telefona kodo estas 3852, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Remove ads

Esperanto en Barnaul

Ĉirkaŭ 1920, Vitold Konstantinoviĉ Tenisov kreis tie Esperanto-grupon kaj eldonis bultenon Fajrerĉeno.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads