Basviolono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La basviolono estas historia arĉinstrumento el la familio de la gambovjoloj.

Pro la konstrumaniero ĝi validas kiel pontinstrumento ekde la gambovjola familio al la kontrabaso. Kontraŭe al la gambovjoloj ĝi ne plu estas tenata per la gamboj, sed estas starata sur la grundon. La basviolono ekzistas kaj gambovjol- kaj ankaŭ violonforma. Ĉe gambvjolformo foje okazas, ke ĝi havas la violontipajn f-truojn.
Per ĉi tiu nocio oni kunigis kaj okfutajn instrumentojn, sonantaj kiel notite, kaj ankaŭ deksefutajn instrumentojn, sonantaj oktavon pli malaltaj. Nuntempe en aparta kazo estas malfacile decidi, pri kiu instrumento komponisto tiam disponis.
Remove ads
Basviolono ĉe Johann Sebastian Bach

Johann Sebastian Bach nomis sian plej malaltan arĉinstrumenton ĉiam basviolono kaj paŭzigis ĝin nur malofte en plene okupitaj verkoj (ekz. kantatoj)[1]. Laŭ nuna stato de la esploro[2] en Vejmaro ankoraŭ ekzistis loka tradicio, laŭ kiu la basviolono estis okfuta instrumento[3]. En partituroj el sia tempo en Köthen kaj Lepsiko Bach kondukas la instrumenton ĉiam malsupren ĝis D, foje ankaŭ ĝis C. Jen temas verŝajne pri du diferencaj deksesfutaj instrumentoj, kiujn Bach plejofte nomis violone grosso aŭ simile. En la Brandenburgaj konĉertoj ĉiuj tri instrumentoj aperas[4].
Remove ads
Fontoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
