Batalo ĉe Slavkov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Batalo ĉe Slavkov (internacie konata kiel batalo de Austerlitz), estis decida batalo de tri imperiestroj en la milito de Napoléon Bonaparte kontraŭ ŝtatoj de la tria koalicio, okazinta la 2-an de decembro 1805 apud la urbo Slavkov u Brna (germane Austerlitz) en la hodiaŭa Ĉeĥio.
Remove ads
Fono kaj la batalo
Komence la atako de Napoleono Bonaparte estis celita kontraŭ Anglio. Post malvenko de franca ŝiparo kaj post eniro de Rusio kaj Aŭstrio en la militon li ŝanĝis siajn intencojn kaj li entreprenis grandan ofensivon kontraŭ Aŭstrio. Ĝi estis tre sukcesa. Ĝi komenciĝis per ĉirkaŭigo kaj per kapitulaco de tridekmila armeo de generalo Karl Mack en sudgermana Ulmo en oktobro de 1805. Tiu ĉi venko ankoraŭ ne kaŭzis malvenkon de Aŭstrio, sed ĝi malebligis komunikon de rusaj helptaĉmentoj kun ĉefaj aŭstriaj fortoj. Retiriĝante antaŭ Napoleono devis esti donita ankaŭ Vieno kaj aliancanoj haltis nur en Moravio.
La lokon por la batalo ĉe Slavkov elektis Napoleono. Kontraŭ liaj 75 000 viroj la aliancanoj povis starigi 91 000 virojn kaj ili havis superforton ankaŭ en kanonoj. Sed ĉe la prusia-aŭstria armeo ĉeestis ankaŭ caro Aleksandro la 1-a (Rusio) kaj imperiestro Francisko la 1-a, do Miĥail Illarionoviĉ Kutuzov estis ĉefkomandanto nur iluzie. La aliancanoj lasis sin trompi de ŝajnigata malforteco de la armeo de Napoleono plenuminte lian taktikan planon. Ili elĉerpiĝis pro la batalo en sia maldekstra alo ebligante al fortoj de la malamiko fari pereigan sturmon al la mezo de la formacio ĉirkaŭ monteto de Pratecký.
Ĝenerala paniko kaptis la Aliancitan armeon, kaj ĝi forlasis la batalkampon en ĉiuj eblaj direktoj. Fama epizodo okazis dum ĉi tiu retiriĝo: venkitaj rusaj fortoj retiriĝis suden direkte al Vieno tra la frostaj Saĉanaj lagetoj. Franca artilerio marteladis al la viroj, kaj la glacio rompiĝis per la bombado. La fuĝantaj viroj dronis en la malvarmaj lagetoj, kaj dekoj da rusaj artileriaj pecoj subakviĝis kun ili. Taksoj pri kiom da kanonoj estis kaptitaj malsamas: eble estis nur 38 aŭ pli ol 100. Fontoj ankaŭ malsamas pri viktimoj, kun nombroj inter 200 kaj 2 000 mortintoj. Multaj dronantaj rusoj estis savitaj de siaj venkaj malamikoj.
La imperiestroj Aleksandro kaj Francisko fuĝis de la batalkampo longe antaŭ la fino de la batalo. La vundita Kutuzov apenaŭ evitis kapton. Por la unua fojo ekde la tempo de Petro la Granda, la rusa armeo perdis gravan batalon. La venka kuraĝo de la rusa imperiestro cedis al kompleta malespero. "La konfuzo, kiu englutis la aliancitan Olimpon, estis tiel granda, ke la tuta sekvantaro de Aleksandro la 1-a disiĝis en diversajn direktojn kaj aliĝis al li nur nokte kaj eĉ matene. En la unuaj horoj post la katastrofo, la caro rajdis plurajn mejlojn kun nur kuracisto, ĉeval-trejnisto, kortegano kaj du oficiroj-husaroj, kaj kiam la sola oficiro restis kun li, la caro, laŭ la husaro, deĉevaliĝis, sidiĝis sub arbo kaj ekplori”.
Post la batalo, caro Aleksandro la 1-a kulpigis Kutuzov, la ĉefkomandanton de la Aliancita Armeo. La perdoj de la Aliancitaj soldatoj estis ĉirkaŭ 36 000 el armeo de 89 000, reprezentante ĉirkaŭ 38% de iliaj efektivaj fortoj. La francoj ne restis nedifektitaj en la batalo, perdante ĉirkaŭ 9 000 el armeo de 66 000, aŭ ĉirkaŭ 13% de siaj fortoj. La Aliancanoj ankaŭ perdis ĉirkaŭ 180 kanonojn kaj ĉirkaŭ 50 standardojn. Aliflanke, caro Aleksandro la 1-a atestis pri la okazaĵo post la militoj.
La venko de Napoleono el la 2-a de decembro 1805 estis sigelita per paco de Bratislavo.
Remove ads
Rezultoj
La dua post Batalo de Cannae taktika ĉefverko en historio de la militoj, kiu kontribuis al posta disfalo de Sankta Romia Imperio. Sur batalkampo krom Napoleono estis Aleksandro la 1-a (Rusio) kaj aŭstria imperiestro Francisko la 1-a.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Robert Bielecki, Austerlitz 1805. (Historyczne bitwy) (Austerlitz 1805. Historiaj bataloj). Bellona, Varsovio 1993, ISBN 83-11-08230-8.
- Robert Bielecki, Wielka armia Napoleona (Granda Armeo de Napoleono), Bellona, Varsovio 2004, ISBN 83-11-09889-1.
- David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon, Scribner, Nov-Jorko 1995, ISBN 0-02-523660-1.
- Trevor Nevitt Dupuy, Ernest R. Dupuy, The Harper encyclopedia of military history: from 3500 BC to the present, HarperCollins, Nov-Jorko 1993, ISBN 0-06-270056-1.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads