Batalo de Salamino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Batalo de Salamis aŭ Salamino (antikva greka: Ναυμαχία τῆς Σαλαμῖνος, Naŭmaĥia tēs Salaminos) estis batalo inter alianco de grekaj urboŝtatoj kaj la Persa Imperio en 480 a.K., en la markolo inter la kontinento kaj Salamis, nome insulo en la Sarona Golfo proksime de Ateno. Ĝi markis la alt-punkton de la dua persa invado de Grekio, kiu estis komencinta tiun printempon.
far Wilhelm von Kaulbach (1805–1874).
Remove ads
Disvolviĝo
Por bloki la persan antaŭeniĝon, malgranda forto de grekoj blokis la montopasejon de Termopiloj, dum Aten-hegemonia aliancita mararmeo retenis la persan floton en la proksima markolo de Artemizio. En la rezulta Batalo de Termopiloj, la ariergardo de la greka trupo estis ekstermita, dum en la Batalo de Artemizio la grekoj havis gravajn perdojn kaj retiriĝis post la perdo ĉe Termopiloj. Tio permesis al la persoj konkeri Beotion kaj Atikon. La aliancanoj pretiĝis defendi la Istmon de Korinto dum la floto retiriĝis ĝis proksima insulo Salamis.

Kvankam peze nombrosuperitaj, la grekaj aliancanoj estis persvaditaj fare de la atena generalo Temistoklo alporti la persan floton al batalo denove, en la espero ke venko malhelpos marameajn operaciojn kontraŭ la Peloponezo. La persa reĝo Kserkso ankaŭ estis fervora pri decida batalo. Kiel rezulto de kaptilo fare de la parto de Temistoklo, la persa mararmeo velis en la Markolon de Salamis kaj provis bloki ambaŭ enirejojn. En la malvastaj kondiĉoj de la markolo la grandaj persaj nombroj estis aktiva malhelpo, kiam ŝipoj luktis por manovri kaj iĝis malordaj. Profitante la ŝancon, la greka floto formiĝis en linio kaj gajnis decidan venkon.
Kserkso tiam retiriĝis al Azio kun multo da sia armeo, forlasante Mardonion por kompletigi la konkeron de Grekio. Tamen, la sekvan jaron, la resto de la persa armeo estis decide batita ĉe la Batalo de Plateo kaj la persa mararmeo ĉe la Batalo de Mikale. Poste la persaj faris ne pli da provoj por konkeri la grekan kontinenton. Tiuj bataloj de Salamis kaj Plateo tiel markis turnopunkton en la kuro de la Grek-persaj militoj kiel tutaĵo; de tiam pluen, la grekaj polisoj prenus la ofensivon. Kelkaj historiistoj kredas ke persa venko estus renversinta la evoluon de Antikva Grekio, kaj per etendaĵo de okcidenta civilizo, kaj tio igis ilin aserti ke Salamis estis unu el la plej signifaj bataloj en homa historio.
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads