Bavara Akademio de Sciencoj

scienca akademio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Bavara Akademio de Sciencoj
Remove ads

La Bavaria Akademio de Sciencoj (germane Bayerische Akademie der Wissenschaften, germana mallongigo BAdW) estas korporacio de publika juro (germana mallongigo KdöR) kun sidejo en Munkeno. La akademio fondiĝis en 1759 - inter la fondomembroj estis Jacob Christian Schäffer (1718-1790, naturalisto, fizikisto kaj inventisto). La Libera Ŝtato de Bavario provizas la bazan financadon. La respondeca kontrola aŭtoritato estas la Bavara Ŝtata Ministerio pri Scienco kaj Arto.[1] Ĝi estas la plej granda kaj unu el la plej malnovaj de la ok ŝtatnivele organizitaj Akademioj de Scienco en Germanio.

Rapidaj faktoj Bavara Akademio de Sciencoj Bayerische Akademie der Wissenschaften, moto ...

La Komputa Centro Leibniz (LRZ) kaj la instituto Walther Meißner por Esploro pri Malalta Temperaturo (WMI) ĉe la universitato kaj esplorcentro Garching apartenas al la akademio, same kiel la Bavaria Esplorinstituto pri Cifereca Transformado (bidt) kaj la komisiono por Bavaria landa historio (KBL). La akademio estas membro de la Unio de Germanaj Akademioj de Scienco.

En 2021, la akademio fondis la Forumon Schelling[2] kiel loko de interŝanĝo kaj scienca komunikado en Würzburg. En la sama jaro, la BAdW subskribis interkonsenton kun la Societo Fraunhofer, la Max Planck Societo, kaj la munkena universitato kaj la Teknologia Universitato de Munkeno por krei pensofabrikon kaj esploran fokusejon nomata "Munkena Kvantuma Valo". En 2022 sekvis la ceremonia subskribo de la fonda dokumento.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads