Bedřichov (distrikto Jablonec nad Nisou)

municipo en la distrikto Jablonec nad Nisou‎ de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Bedřichov (distrikto Jablonec nad Nisou)map
Remove ads

Bedřichov (germane Friedrichswald) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Jablonec nad Nisou. En la municipo vivas 401 loĝantoj (2025). Somere Bedřichov servas kiel elirloko por turismo kaj bicikloturismo sur Jizera montaro. El Bedřichov ankaŭ kondukas senbarieraj padoj en la ĉirkaŭaĵon. Rekte super Bedřichov troviĝas belvedero Královka. La municipo estas kunigita per ŝoseo kaj kun Jablonec, kaj kun Liberec.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bedřichov
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Josefův Důl, Janov nad Nisou, Mníšek, Hejnice kaj Liberec.

Remove ads

Skicentrejo

vintre Bedřichov servas kiel starta loko de multaj skikuradaj ekskursoj en Jizeran montaron. Sur loka stadiono, proksime de parkumejo kaj aŭtobusa haltejo, komenciĝas skikurada Jizera magistralo, kondukanta al Nová Louka kaj poste plu direkte al Kristiánov, Na Kneipě kaj Smědava.

Sur deklivoj de monto Malinový vrch estas en supermara alteco 710 ĝis 802 m ski areo Ski Bižu s.r.o. Troviĝas en ĝi 7 treniloj kaj 9 deglitejoj kun suma longeco 5,4 km.

Remove ads

Historio

La unua skribmencio pri ĝi devenas el la jaro 1602.

Post la da mondmilito okazis ellandigo de germanaj loĝantoj kaj ĝisloĝigo fare de ĉeĥaj kaj pluaj etnoj.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...

Memorindaĵoj

  • Preĝejo de sankta Antonio de Padovo
  • Kamparana domo Fuchsloch en Kristiánov – hodiaŭ muzeo de vitrofarado
  • Kabano Šámalova chata en Nová Louka – eksa ĉasista kasteleto, hodiaŭ estas ĉi tie pensiono kaj restoracio
  • Unu el la plej malnovaj konstruaĵoj kun numero 5 – konstruita ĉirkaŭ la jaro 1905, hodiaŭ Penzion Chaloupka situas sur la deklivo de Maliník.

Pluaj fotoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads