Mníšek
municipo en la distrikto Liberec de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Mníšek (germane Einsiedel in Isergebirge) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Liberec, proksimume 6 km nord-nordokcidente de Liberec sur montarpiedo de Jizera montaro. En la municipo vivas 1 799 loĝantoj (2025). Tra la municipo fluas rivereto Jeřice, en kiun en la municipo enfluiĝas rojo Fojtka, sur kiu situas akva rezervujo Fojtka. La alia, Mlýnická, valbaraĵo troviĝas sur rojo Albrechtický potok. En la municipon apartenas du vilaĝoj: Mníšek kaj Fojtka. Parto de Mníšek kaj la tuta Fojtka situas sur teritorio de PPR Jizera montaro.
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Liberec. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Mníšek (apartigilo).
La municipo situas sur ŝoseo I/13 kaj fervojlinio n-ro 037 el Liberec ĝis Frýdlant. Ŝosean komunikon ĝi havas ankaŭ kun Oldřichov v Hájích kaj Chrastava.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bedřichov, Oldřichov v Hájích, Frýdlant, Nová Ves, Hejnice kaj Liberec.
Remove ads
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1381.
Post la jaro 1945 la loka germana loĝantaro estis ellandigita kaj en la vilaĝon transloĝiĝis novaj loĝantoj el Bohemio kaj Slovakio.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Remove ads
Memorindaĵoj
- Baroka preĝejo de sankta Nikolao
- Malnova ŝtona kolono ĉe ŝoseo sude de la municipo markas limon inter eksaj fridlanta kaj libereca senjorujoj.
- en klasicisma domo n-ro 70 estadis ekskursa gastejo
Partoj de municipo
- Mníšek
- Fojtka
Pluaj fotoj
- Strato Fojtecká
- Domo n-ro 40
- Domo n-ro 43
- Montoj Strmý vrch (698 m), Oldřichovský Špičák (724 m) kaj Stržový vrch (710 m)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads