Beggingen

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Beggingenmap
Remove ads

Beggingen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 522 loĝantojn je la 9-a de februaro 2009.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Beggingen estas kamparana vilaĝo, kiu situas en la regiono Klettgau ĉe la okcidenta flanko de la montarĉeno Randen.

Najbaraj komunumoj

La najbaraj komunumoj de Beggingen estas en nordo Blumberg (en Baden-Virtembergo en Germanio), en oriento Merishausen, en sudo Hemmental kaj en okcidento Schleitheim.

Trafiko

Beggingen estas ligita al la reto de la publika trafiko per la poŝtaŭtolinio H21 de Beggingen tra Schleitheim al Ŝafhaŭzo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Beggingen datiĝas el la jaro 1278. En la romia epoko pasis strato strato tra Beggingen, de kiu estis trovitaj restaĵoj. En mezepoko Beggingen apartenis al la Monaĥejo Reichenau. Post longa kverelo la alta jurisdikcio pri Beggingen en la jaro 1491 transiris al la Monaĥejo Allerheiligen en Ŝafhaŭzo. La 4-an de aprilo 1499 Beggingen dum la Ŝvabaj Militoj kaj denove la 2-an de oktobro 1610 dum la 30-jara Milito estis bruligita.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads