Begoña Paz

From Wikipedia, the free encyclopedia

Begoña Paz
Remove ads

Begoña Paz Rey [begonja pas rej] (naskiĝis en Koruno en 1965), estas galega verkistino en la galega.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Remove ads

Vivo

Ŝi finis la unuan ciklon de angla filologio en la jedistanca universitato UNED. Poste ŝi diplomiĝis pri postdiplomaj studoj pri kulturo kaj genra perforto, kaj studis magistriĝon pri hispaniaj literaturoj (kataluna, galega kaj eŭska) en la eŭropa kunteksto. En intervjuo ŝi menciis, krom Henry Miller, kelkajn ŝatatajn aŭtorojn: Carver, Salinger, McEwan, Atwood, Askildsen[1].

Kvankam ŝi verkas ekskluzive en la galega, kelkaj ŝiaj poemoj aperis en antologioj pri verkistinoj de Hispanio, ofte en dulingvaj versioj (originale kaj en la hispana). [2]

Ŝi kunverkis la scenaron de la unua porna filmo farita en Galegio[3].

Remove ads

Verkoj

Prozo

  • A ferida (La vundo), 2004, Xerais.
  • As mellores intencións (La plej bonaj intencoj), 2008, Xerais.

Infanliteraturo

  • Norocai, 2005, Baía Edicións.

Poezio

  • A mala vida (Misvivo), 2011, Ediciones La Baragaña.
  • Caja de las bestias. Caixa das bestas (Bestoskatolo), 2020, Baile del Sol.

Kolektivaj verkoj kaj antologioj

  • Narradoras (Prozistinoj), 2000, Xerais.
  • Tripulantes (Ŝipanoj), 2005, Eclipsados.
  • Poesía para bacterias (Poezio por bakterioj), 2008, Cuerdos de atar.
  • 23 Pandoras (23 Pandoraj), 2009, Baile del Sol.
  • En defensa do Poleiro. A voz dos escritores galegos en Celanova (Defendante Poleiro. La voĉo de galegaj verkistoj en Celanova), 2010, Toxosoutos.
  • La manera de recogerse el pelo (La maniero kuntiri al si la harojn), 2010, Bartleby.
  • 150 Cantares para Rosalía de Castro (150 kantoj por Rosalía de Castro, 2015, bitlibro).
  • Que será ser tú. Antología de poesía por la igualdad (Kio estas esti vi mem. Antologio de poezio por egaleco), 2018, Universidad de Sevilla.
Remove ads

En esperanto

En Beletra Almanako 28 (februaro 2017) aperis tri noveloj ŝiaj, en traduko de Suso Moinhos: "La pezo de mia deziro", "Bluo" kaj "La rubujo".

En 2019 ŝia novelaro La vundo aperis ĉe Mondial, tradukita de Suso Moinhos.

Premioj

  • Premio Centjariĝo de Ribeira de Mallongaj Romanoj 2006, pro As mellores intencións.
  • Honora mencio en la Nacia Galega Konkurso de noveloj Premio Modesto R. Figueiredo (2006), pro O monstro no labirinto (La monstro en la labirinto).
  • 2a premio en la Novela Konkurso de la Galega Centro de Barakaldo (2006), pro la novelo Sereas (Marvirinoj).

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads