Suso Moinhos
galega filologo kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Jesus MOINHOS PARDAVILA, karesnome Suso Moinhos [suso muinjos] (naskiĝis en 1970 en Vigo, Galegio), estas filologo kaj Esperanto-verkisto.
Remove ads
Vivo
Li studis galegan filologion en la Universitato de Santiago-de-Kompostelo, kie li krome instruis Esperanton,[1] kaj filologion en la Universidade Nova de Lisbono. Li poste studis Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano, Pollando, kie li diplomiĝis en 2017.[2] Li lernis Esperanton en 1986[1] kaj instruis la lingvon ankaŭ en Vigo, Mazara del Vallo kaj Hercbergo.[1] Li aranĝas lernomaterialon, ekzemple per filmetoj en propra kanalo en Jutubo, aparte pri prononcado.[1]
En 2014 li ricevis la unuan premion en la branĉo Poezio de la Belartaj Konkursoj de UEA(2014) [3]. Li premiiĝis ankaŭ en aliaj E-konkursoj.
Liaj poemoj aperis en diversaj gazetoj[4], kiel Esperanto, Zagreba Esperantisto, Rio Esperantista, Caja de Resistencia (en hispana traduko)[5] Tlön (en portugala traduko)[6], kaj ankaŭ en la antologio Nova mondo en niaj koroj (2016).
En 2017 li partoprenis la Festival de la Poesia de la Mediterrània en Majorko kune kun aliaj 13 poetoj verkantaj en diversaj lingvoj[7].
Suso funkcias en la redakcio de Beletra Almanako, el BA21. En la revuo li publikigas tradukojn el la galega/portugala, rumana kaj franca lingvoj[8].
Remove ads
Verkoj
Poemoj
- Laminarioj (Espero, 2016), kun antaŭparolo de Jorge Camacho.
Tradukoj
- "Vozes do Esperanto. Antologia", en la brazila tradukrevuo (n.t.) Revista literária em tradução (2016)[9]. Traduko en la brazilan portugalan el 14 diverslandaj Esperanto-poetoj.
- Memoraĵoj de kampara knabo (Mondial, 2017), romano de Xosé Neira Vilas, el la galega.
- Begoña Paz: Tri rakontoj, nome "La pezo de mia deziro", "Bluo" kaj "La rubujo", ĉiuj pri amo kaj misamo, en Beletra Almanako 28.
- La vundo (Mondial, 2019), novelaro de Begoña Paz, el la galega.
- Vundita vento (Espero, 2019), novelaro de Carlos Casares, el la galega.
Kolektivaj verkoj kaj antologioj
- Nova mondo en niaj koroj (Calumnia, 2016; tri poemoj en la apendico).
- XIX Festival de Poesia de la Mediterrània (2017, dek poemoj en Esperanto kun apuda kataluna traduko)[10].
- Baza literatura krestomatio (redaktis Aleksander Korĵenkov). Kaliningrad / Kaunas: Sezonoj / LEA, 2019 (4a eldono).
- O Sol É Secreto: Poetas Celebram Eugénio de Andrade (redaktis Carlos d' Abreu k.a.). Fundão: Câmara Municipal do Fundão, Casa da Poesia Eugénio de Andrade, 2019.
- Verda stelo kaj roza triangulo (redaktis Giorgio Silfer). La Chaux-de-Fonds: LF-koop, 2021.
Eseoj
- "Antaŭnomoj en Esperanto: formoj, ensembloj, rilatoj" (2015), en Język. Komunikacja. Informacja Language. Communication. Information[11].
- "Lingvoplanado kaj planlingvoj: novaj vojoj por analizo" (2016), en grkg / Humankybernetik 57 [12].
- "Poŝtkarto el la genra tranĉeo: Kio okazis al niaj verkistinoj?" (2016), en Belarta rikolto 2016.
- "La arkitekturo de deziro en la verkoj de Lajos Tárkony" (2016), en Belarta rikolto 2016.
- "La fenomeno migrado en la esperanta literaturo" (2016), en bjalistokaj kajeroj[13].
- "Prenoms en esperanto: formes, conjunts, relacions" (2017), en Kataluna Esperantisto. Llengua internacional i drets lingüístics, n-ro 366.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads