Bella Rapoport

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bella Rapoport
Remove ads

Bella Rapoport (naskiĝis la 29-a de majo 1980, Sankt-Peterburgo, Rusio) estas israela kaj rusia intersekca feministo, ĵurnalisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Remove ads

Biografio

Bella Rapoport naskiĝis la 29-a de majo 1980 jaro en Leningrado, en familio de sovetunia militisto[1]. Ŝi repatriĝis en Israelo en 2010 jaro kaj plentempe loĝis en Jerusalemo[2].

Post sia universitata diplomiĝo, ŝi studis unu jaron en magistrejo de la Eŭropa Universitato en Sankt-Peterburgo, en katedro de antropologio, sekve ŝi unu jaron estis analizisto en katedro de genraj esploroj en fakultato de politikaj sciencoj kaj sociologio[3], laboras kiel redaktanto. Ŝi publikiĝis en kelkaj eldonoj, kiel Novaja gazeta[4][5], Metro[6], «Афиша Daily»[7], Snob[8], Colta.ru[9], «Wonderzine» kaj multe aliaj.

Bella Rapoport subtenas konceptojn de intersekca teorio, korp-pozitiveco kaj pluramemo, pledas por la sveda metodo de kontrolo pri prostituo[10][11] kaj nuligo de listo de profesioj, kiuj estas malpermesitaj por virinoj en Rusio [12], ankaŭ subtenas uzadon de feminitivoj[13].

Aktiveco de Bella Rapoport estis priskribita de kelkaj mediatoj, kiel «OpenDemocracy»[14], BBC[15], kaj aliaj danaj[16], svedaj[17] kaj finnaj[18] eldonoj.

Rapoport partoprenis en televida disputo kun Oleg Kaŝin pri misfaroj al virinaj rajtoj en Ĉeĉenio[19].

Ŝia kolumno «Ordinara seksismo»[20] pri mizogina leksiko en amaskomunikiloj, kiu estis publikita en 2015 jaro, estis kialo de furiozaj disputoj[21][22][23][24][25].

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads