Benjamin B. Ferencz
Usona advokato From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Benjamin Berell FERENCZ (naskiĝis la 11-an de marto 1920 en Transilvanio, Rumanio [1] – mortis la 7-an de aprilo 2023 en Usono[2]) estis usona advokato de jud-hungara deveno[3]. Li estis enketisto de militaj krimoj fare de la nazioj post la Dua Mondmilito kaj la ĉefa prokuroro por la usona armeo ĉe la procezo de la Einsatzgruppen, unu el la dek du militistaj procezoj gvidataj de la usonaj aŭtoritatoj en Nuremberg, Germanio.
Poste, li iĝis rekomendanto de la kreado de internacia jursistemo kaj de la Internacia Puna Kortumo. De 1985 ĝis 1996 li estis asista profesoro pri internacia juro ĉe la Universitato Pace.
Ferencz estis intervjuita de Lesley Stahl dum la usona televida elsendo 60 Minutoj pri lia rolo ĉe la procesoj de Nuremberg. Li estis 99-jaraĝa kiam okazis la televida intervjuo.[4]
La 4-an de marto 2022, li donis intervjuon en kiu li deklaris ke la prezidento de la rusa Federacio Vladimir Putin meritus esti malantaŭ baroj kiel milita krimulo.[5]
Ferencz mortis en Florido, la 7-an de aprilo 2023, ĉe la aĝo de 103. Li estis la lasta supervivanta prokuroro ĉe la Nurembergaj procesoj.[6]
Remove ads
Honoro
En aprilo 2017 la urbestraro de Hago sciigis ke la urbo volis honori al Benjamin Ferencz donante lian nomon al la piedvojo ĉe la Palaco de Paco (nederlande: la "Benjamin Ferenczpad", pro tio ke li estis unu el la ĉefaj personecoj de internacia juro.
Noto
Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artikolo en la vikipedia paĝo en Simple English, listo de aŭtoroj.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
