Bertilo Wennergren

sveda gramatikisto kaj tamburisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Bertilo Wennergren
Remove ads

Bertilo WENNERGREN [Bertilo Venergren] (svedlingve Bertil Wennergren) (naskiĝis la 4-an de oktobro 1956) estas sveda esperantisto, gramatikisto kaj drumisto. Li loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 ano de la Akademio de Esperanto. Li estis longe Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro en la Akademio; poste li estris la gramatikan sekcion ĝis 2015[1].

Li estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li verkis ankaŭ lernolibrojn de Esperanto por svedoj. Surbaze de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, li publikigis diversajn eldonojn de Detala Gramatiko de Esperanto.[2]

Ĝis julio 2009 Wennergren iom kontribuis ankaŭ al Vikipedio. En noto de septembro 2007 en sia persona uzantopaĝo li forte kritikis ĝian tiutempan kvaliton.[3][4]

Remove ads

Muziko

Bertilo estis membro de la iamaj Esperantlingvaj rokbandoj Amplifiki kaj Persone. En 2002 li edziĝis al esperantistino Birke Dockhorn, kun kiu li duete prezentas kantojn en Esperanto-renkontiĝoj kaj fojfoje en sia loĝregiono.

Honorigoj

La 19-an de decembro 2006 li estis proklamita de la gazeto La Ondo de Esperanto kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la PMEG. Proksimume en 2014 Wennergren estis honorigita de UEA kiel "elstara aganto".

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads