Bettina Balàka

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bettina Balàka
Remove ads

Bettina BALÀKA (naskiĝinta la 27an de marto 1966, en Salcburgo) estas premiita aŭstria romanisto, poeto, eseisto, dramaturgo kaj novelisto. Ĵusaj romanoj estas Eisflüstern (glacisusuro, 2006), Kassiopeia (2010) kaj Unter Menschen (interhome, 2014).[1][2]

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Remove ads

Biografio

Balàka studis anglan kaj italan en la Institut für Übersetzer- und Dolmetscherausbildung (Instituto por Tradukado kaj Interpretado) en Vieno, kaj gradiĝis en 1991. Ŝiaj studoj inkludis etendajn veturojn en Brition kaj Usonon. Ŝi ekde tiam laboris kiel libera verkisto kaj tradukisto en Vieno. Krom romanoj, poezio, teatraĵoj kaj radioverkoj, Balàka ofte kontribuis al literaturaj ĵurnaloj kaj antologioj.[3] Ŝi loĝas kun sia filino en Vieno.[4]

Ŝia romano Eisflüstern, nome historio de soldato revenanta el milito, estas unu el la aŭstriaj ĉefaj verkoj pri fino de la Unua Mondmilito kun la falo de Aŭstriaj Habsburgoj kaj la establado de nova respubliko.[5] Unter Menschen estas humura rakonto pri la espertoj de hundoj tra serio de diversaj posedantoj.[6] Die Prinzessin von Arboriorakontas kiel posedantino de restoracio kiu faraĉis tri murdojn estas pridemandita fare de psikologo kiu enamiĝas al ŝi. La aŭstria gazeto Kurier citas la klarigon de la aŭtoro: "Mi estas tre scivolema persono. Pro tio mi serĉas ĉiam novajn temojn. En Die Prinzessin von Arborio mi elektis kriman psikologion, hibristofilio kaj enamiĝo kiel la plej bela formo de psikozo."[7]

Remove ads

Premioj

Inter la multaj premioj ricevitaj de Balàka estas la Salzburger Lyrikpreis (Salcburga Poezipremio, 2006) kaj la Friedrich-Schiedel- Literaturpreis (Friedrich Schiedel Literaturpremio, 2008).[6]

Selektaj publikaĵoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads