Betulacoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Betulacoj
Remove ads

La betulacoj[2] (latine Betulaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo fagaloj (Fagales). Ĝi enhavas 6 genrojn kaj ĉirkaŭ 230 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas betulo[2].

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĉiuj estas arboj aŭ arbedoj, vivas en mildaj ĝis malvarmaj klimatoj kaj ofte formas populaciojn. La floroj estas unuseksaj, plejofte grupigitaj en amentoj, sed ĉiu individua arbo estas duseksa, havante la du tipojn de floroj. La fruktoj estas akenoj envolvitaj en brakteoj. Nur tiu de la avelujo (Corylus) estas por homoj manĝebla. Betulacaj arboj akceptas ektomikorizojn, ili do vivas simbioze kun fungoj kiel amanitoj, trikolomoj, boletoj, laktarioj, rusuloj kaj multaj aliaj.

Al tiu familio apartenas interalie la alno, la betulo, la avelujo kaj la karpeno.

Remove ads

Taksonomio

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (22 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

Bildaro

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads