Biglen

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Biglen
Remove ads

Biglen estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1724 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Biglen (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Biglen situas en la valo de la rojo de Bilgen, okcidenta alfluanto de Emme kaj do fakte malgraŭ la politika aparteno al Berno-Mezlando estas parto de la regiono Emme-Valo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Biglen kaj la vilaĝeto Enetbach (en la alemana lingvo Änetbach), kaj diversaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj. Sude de la komunumo etendiĝas la marĉo de Walkringen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,59 km², de kiuj 6,1% estas kovritaj de arbaro, 72,4% servas por agrikulturo kaj 21,2% por setlado. [1]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Biglen limas en nordoriento kaj oriento al Arni, en sudoriento al Grosshöchstetten, en sudo al Schlosswil, en okcidento al Worb, kaj en nordo al Walkringen.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Affoltern en Emme-Valo al Konolfingen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de la kompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Burgdorf al Thun.

Historio

La unua dokumenta mencio de Biglen datiĝas el la jaro 894 kiel Pigiluna. En la jaro 1236 aperis la mencio Biglun.[2]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads