specialisto pri biologio From Wikipedia, the free encyclopedia
Biologo aŭ biologiisto estas sciencisto kiu studas biologion. Nome, biologoj studas organismojn kaj ilian interrilaton al ilia medio. Baza biologio estas esplorado por malkovri la fizikajn meĥanismojn kiel organismoj funkcias. Aplikata biologio estas esplorado por disvolvi aŭ plibonigi medicinajn, industriajn, aŭ agrikulturajn procezojn.
Biologoj kiuj studas plantojn estas botanikistoj, kiuj studas animalojn estas zoologoj.
Multaj laboroj en biologio bezonas akademian diplomon. Doktoreco (aŭ simila) estas ĝenerale bezonata por estri sendependan esploradon. Tamen, 4-jara aŭ 6-jara diplomo sufiĉas por plejparto de ne-esploradaj laboroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.