Sciencisto
persono, kiu profesie uzas sciencajn metodojn From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sciencisto estas homo, kiu studas kaj aplikas sciencon kaj uzas sciencan metodon en sia esplorado.
Historio











La rolo de sciencistoj kaj kaj prasciencistoj multe evoluis dum la tempo. En diversaj epokoj ili havis diversajn lokojn en la socio, kaj ŝanĝiĝis la sociaj normoj, etikaj valoroj kaj epistemologiaj virtoj atribuataj al sciencistoj aŭ atendataj de sciencistoj. Tial la difino de antaŭmodernaj fakuloj kiel sciencistoj estas ambigua. Inter la naturfilozofoj, matematikistoj, naturhistoriistoj, naturteologoj, inĝenieroj, kaj aliaj, kiuj kontribuis al la ekesto de scienco, diversaj grupoj povas esti identigitaj kiel prasciencistoj aŭ ne, laŭ la karakteroj de moderna scienco, kiujn oni elektas kiel esencajn.
Iuj historiistoj montras al la Scienca Revolucio, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, kiel la periodo kiam scienco alprenis rekoneble modernan formon. Tamen nur en la 19-a jarcento okazis sufiĉe da sociekonomiaj ŝanĝoj, ke sciencisteco aperis kiel grava profesia kategorio.[6]
Scientist Rebellion estas internacia organizaĵo de sciencistoj, kiuj deziras sentivigi la publikan opinion pri la tutmonda varmiĝo engaĝante sin por senperforta civila malobeo.
Remove ads
Sciencistoj laŭ fakoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads