Blatná

urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Blatnámap
Remove ads

Blatná estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas 95 km sude de Prago kaj 25 km norde de la distrikta urbo Strakonice. Vivas ĉi tie 6 669 loĝantoj (2025). Laŭ la urbo nomiĝas Blatna montetaro.

Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Sudbohemia regiono. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Blatná (apartigilo).
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sedlice, Záboří, Hajany, Kadov, Myštice, Tchořovice, Buzice, Chlum, Mačkov, Lažany, Bezdědovice, Lažánky, Doubravice, Uzeničky, Bělčice, Chobot, Uzenice, Škvořetice, Bratronice kaj Radomyšl.

Remove ads

Historio

La urbo estiĝis sur vojkruciĝo de vojoj inter Písek, Plzeň, Strakonice kaj Prago. La unua skribmencio pri Blatná devenas el la jaro 1235.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Remove ads

Partoj de urbo

Urbo Blatná konsistas el naŭ partoj sur ok katastraj teritorioj.

En la teritorio de Blatná kreas eksklavon municipo Mačkov.

Ekde la 1-a de januaro 1974 ĝis la 23-a de novembro 1990 apartenis al la urbo ankaŭ Bezdědovice, ekde la 1-a de aprilo 1976 ĝis la 23-a de novembro 1990 Mačkov kaj ekde la 1-a de januaro 1974 ĝis la 31-a de decembro 1992 ankaŭ Buzice, Dobšice, Paštiky kaj Václavov.

Memorindaĵoj

La ĉefa vidindaĵo estas publike alirebla renesanca akvokastelo Blatná (surfote) ĉirkaŭita de lageto kaj natura parko kun gregoj de damaoj. El inter bunte ekipitaj interieroj elstaras precipe: ĉasista salono, empira salono, laborĉambro de ĉeĥa sciencisto Jan Evangelista Purkyně, familia galerio kaj kolektoj el Etiopio.

  • Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
  • Kastelo Blatná
  • Mariana kolono
  • Vilao Fiala
  • Naturmemorindaĵo Blatná
Remove ads

Partnerkomunumo

Partnerkomunumo de Blatná estas la komunumo Roggwil en Kantono Berno en Svislando.

Pluaj fotoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads