Blitzingen
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Blitzingen estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 83 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Blitzingen (stacidomo). |
Remove ads
Geografio
La komunumo Blitzingen Blitzingen situas en supra Valezo ĉe la bordo de la rivero Rodano, kaj etendiĝas ambaŭflanke de la rivero al flankaj valoj. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bodme, Wiler, Ammern kaj Gadmen.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,81 km², de kiuj 26,2 % estas kovritaj de arbaro, 34,8 % servas por agrikulturo kaj 1,4 % por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Blitzingen limas en nordo kaj oriento al Grafschaft en sudsudoriento al Ernen, en sudokcidento al Niederwald, kaj en nordokcidento al Bellwald.
Trafiko
Tra Blitzingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Blitzingen datiĝas el la jaro 1203 kiel Blicingen. Dum mezepoko la episkopo de Siono kaj la nobelaj senjoroj de Raron, Restin kaj Blandrate posedis feŭdajn rajtojn en Blitzingen. Blitzingen siatempe apartenis al la supera kvartalo de Goms kaj estis kunsidejo de la Dekono Goms.[3]
Bodmen, kies unua mencio datiĝis el la jaro 1339 sin liberaĉetis en la jaro 1347 de ĉiuj feŭdoj kaj estis ĝis 1848, kiam ĝi estis integrita al Blitzingen, memstara komunumo.[4]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads