Bogád
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bogád, kroate Bogadin estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs.
Bazaj informoj
- Areo: 8 6 km²
- Loĝantaro: 1080
- Poŝtkodo: 7742
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°05′04″N 18°19'20″E
Situo
Bogád situas sur tre mildaj deklivoj ĉe piedoj de montaro Mecsek, laŭ traira flankovojo. Pécs troviĝas je 7 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum romianoj. Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1058 laŭ tiama formo "Bogad", tiam apartenanta al episkopo de Pécs. En 1331 valonoj pligrandigis la loĝantaron. En 1543 la turkoj okupis la komunumon, tamen ĝi ne senhomiĝis. En la 1680-aj jaroj la turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste sudslavoj refondis ĝin. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al (Eta) Dipatrino de 1782
- kapelo omaĝe al Sankta Vendelo de 1866, en 1999 plene renovigita
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads