Boris Nemcov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Boris Jefimoviĉ Nemcov (ruse Борис Ефимович Немцов; naskiĝis la 9-an de oktobro 1959, mortis la 27-an de februaro 2015) estis rusa politikisto, deputito de 6-a Jaroslavla provinca dumao, unu el kreintoj kaj gvidantoj de movado "Solidareco", unu el estroj de politika partio "Parnas". Li estis unu el organizantoj de politikaj protestoj en Rusio en 2010-aj jaroj, membro de Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio.





Remove ads
Vivo
Gepatroj de Boris estis Jefim Davidoviĉ Nemcov kaj Dina Jakovlevna Nemcova (fraŭline Ejdman).
Laŭ edukiteco fizikisto, en 1981 finis Fakultaton de Radiofuziko en Ŝtata Universitato en Niĵnij Novgorod. Poste scienca laboranto. De 1988 ĝis 1990 partoprenis ekologian movadon, en 1990 estis elektita deputito. Boris Nemcov estis la unua estro de Niĵnij-Novgoroda provinco (dum 1991 — 1997), alinome guberniestro nomumita de Boris Jelcin. Poste li laboris en Registaro de Rusio kiel ministro pri energio (en 1997) kaj unua anstataŭanto de estro de Registaro (en 1997 — 1998).
En 1998 li fondis movadon "Rusio juna" (ruse Россия молодая) poste fariĝinta unu el fondintoj de komunumo "Dekstra afero" (ruse Правое дело) kaj partio "Unuiĝo de dekstraj fortoj" (ruse Союз правых сил). Post disfalo de "Unuiĝo de dekstraj fortoj" Nemcov estis unu el fondintoj de demokratia movado "Solidareco". En 2009 partoprenis urbestran balotadon en Soĉi. En 2010 "Solidareco" ekmembris en unuiĝo "Por Rusio sen arbitreco kaj korupto" (ruse За Россию без произвола и коррупции). En la jaroj 2011-2012 en Moskvo kunorganizis protestojn post elekto de Vladimir Putin al la posteno de prezidento kaj kontrolata de li partio Unueca Rusio. Ekde 2012 Nemcov estis estro de partio "Parnas". 8-an de septembro 2013 li estis elektita deputito de Jaroslavla provinca dumao kiel ĉefulo en listo de "Parnas".
Boris Nemcov estis adepto de liberalaj ekonomiaj reformoj kaj kontraŭulo de la anekso de Krimeo fare de Rusio.
Boris Nemcov estis konata kiel aktiva liberalisma opoziciulo, verkinto de kelkaj eldonaĵoj kritikantaj politikon de prezidanto Vladimir Putin, aktivulo kaj unu el organizantoj de politikaj protestoj okazintaj en 2011-2013 kaj sekvintaj protestoj kontraŭ politiko de Rusio en Ukrainio en 2014.
Boris Nemcov estis pafmurdita nokte 27-an de februaro 2015 en centro de Moskvo.
Remove ads
Reagoj al murdo
En 2015, dokumenta filmo "Mia amiko Boris Nemcov" (rusa. Мой друг Борис Немцов) estis filmita, konsistante el filmetoj prenitaj de lia proksima amiko pri liaj sociaj kaj politikaj agadoj. Cetere, en la filmo estas alia fama rusa figuro en la opozicia movado, kiu poste fariĝis ĝia gvidanto, Aleksej Navalnij.
La urba konsilio de Vaŝingtono elektis rebapti parton de Wisconsin Avenue, sur kiu situas la rusa ambasadejo, omaĝe de Nemcov.[1]
La 24-an de aŭgusto 2018 en Vilno (Litovio) skvaro proksime al rusia ambasadejo estis nomita memore al Nemcov.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads