Brazila Akademio de Sciencoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Brazila Akademio de Sciencoj
Remove ads

La Brazila Akademio de Sciencoj (portugale Academia Brasileira de Ciências, akronime ABC) estas la nacia scienca akademio de Brazilo. Ĝia sidejo situas en Rio-de-Ĵanejro kaj ĝi estis fondita la 3an de majo, 1916.

Rapidaj faktoj Informoj, fondodato ...

Ĝi estis fondita sub la nomo Sociedade Brasileira de Sciências (Brazila Scienca Societo) kaj ricevis sian nunan nomon en 1921.

Remove ads

Organizo

Nuntempe, la Akademio kolektas siajn membrojn en 10 fakaj areoj: Matematikaj Sciencoj, Fizikaj Sciencoj, Kemiaj Sciencoj, Teraj Sciencoj, Biologiaj Sciencoj, Biomedicinaj Sciencoj, Sanaj Sciencoj, Agrikulturaj Sciencoj, Inĝenieristiko kaj Sociaj Sciencoj.

En 2009, la 6 regionaj vicprezidantecoj estis kreitaj: Espirito-Santo, Minas Gerais kaj Centro-Okcidenta; nordorienta; Norda Regiono; Rio de Ĵanejro; San-Paŭlo; kaj Suda Regiono

Remove ads

Publikaĵoj

Ĝi eldonas grandan nombron de sciencaj eldonoj, inter ili la Anais da Academia Brasileira de Ciências (2020 IF 1.280) [1][2].

  • Anais da Academia Brasileira de Ciências. Volumo 1, 1929, n-ro 1ff. ( Ciferecaj kopioj en la Biblioteca Nacional Digital Brazil. Komence: Annaes da Academia Brasileira de Ciencias. )

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads