Brajtono

From Wikipedia, the free encyclopedia

Brajtono
Remove ads

Brajtono (angle Brighton, pron. [ˈbɹaɪtən]) estas urbo en la angla graflando East Sussex apud la maniko kaj 77 kilometroj sude de Londono.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

Laŭ la stato de 2001 en la urbo vivis 134 293 loĝantoj sur areo de 82,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 624 loĝantoj/km².

Ĝi estas la plej larĝa kaj plej populara feriurbo en sudorienta Anglio. Ĝi estas fizike ligita al la urbo Hove kaj oni ofte ligas la du vortojn t.e. Brighton & Hove. Antaŭ 1992 Brajtono estis parto de la administra provinco East Sussex sed en 1992 kun Hove ĝi fariĝis unuara instanco, nomata Brighton and Hove.

La ĉefaj enspezofonto de la urbanoj estas turismo, procesado de manĝaĵo, inĝenierado kaj la okaziko de kongresoj kaj koncertoj en granda konferencejo. Brajtono estas populara loĝloko por artistoj, muzikistoj, ĵurnalistoj kaj aktoroj. Laŭdire la denseco de samseksemuloj pli altas ol averaĝe en Britio.

Pro la rapida fervojo al Londono (unu horo) multaj homoj laboras en Londono kaj vojaĝas ĉiutage.

Krom la fervoja linio al Londono, pluaj linioj ligas la urbon al Portsmouth kaj Eastbourne. Krome estas aŭtoŝoseo (M23) al suda Londono.

En la urbo estas du universitatoj: Universitato de Sussex kaj Universitato de Brajtono.

Remove ads

Vidindaĵoj

Servoj

Esperanto

La Universala Kongreso de Esperanto okazis en Brajtono en 1989.

Esperantistoj

Historio

En la mezepoko la loko estis fiŝista vilaĝo nomita Brighthelmstone. En 1782 la Princo de Kimrio, la estonta reĝo Georgo la 4-a ekloĝis ĉi tie. Ankaŭ marbanado fariĝis tre populara kaj la loĝloko kreskis al urbo.

Eksteraj ligiloj

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads