Brojo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Brojo (en la franca lingvo Broye, malnova germanlingva nomo Brüw, en la germana lingvo nuntempe prononcata Broje) estas rivero en la kantonoj Friburgo kaj Vaŭdo.
Remove ads
Fonto
La rivero Brojo formiĝas pere de diversaj malgrandaj fontrojoj, kiuj alfluas de la monto Niremont kaj la montoĉeno Alpettes, kiu apartenas al la Friburgaj Antaŭalpoj kaj formas apud Semsales ĉirkaŭ la koordinatoj 47° 34′ 27″ N 6° 55′ 42″ O (mapo) la riveron Brojo.
Fluvojo
La rivero fluas unue sudokcidenten laŭlonge de la Antaŭalpoj, sed tiam turniĝas norden kaj fluas tra la Friburga Mezlando. Sude de Moudon la rivero pasas tra ravino, tiam ŝanĝas la fludirekton nordorienten. Post Payerne la valo de Brojo malfermiĝas al vasta kvin kilometrojn larĝa ebenaĵo. Antaŭ ĝia alfluo al la Lago de Morato, al ĝi alfluas ĝis ĉefa alfluanto, la Eta Glano. Apud Bas-Vully Brojo denove elfluas el Lago de Morato kaj nun en la tiel nomita Brojo-Kanalo fluas al la Lago de Neŭŝatelo.
Remove ads
Historio
La unua historia mencio de Brojo datiĝas el la jaro 1155 kiel Brodiam. En la jaroj 1852, 1876, 1888, 1895 kaj 1944 la rivero kaŭzis gravajn inundojn, pro kio ĝi sur grandaj partoj de ĝia fluvojo estis kanaligita.[1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

