Bubona pesto

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Bubona pestoBubona plago estas zoonoza malsano, cirkulante plejparte en puloj aŭ sur malgrandaj ronĝuloj, kaj estas unu el tri specoj de bakteriaj infektoj kaŭzitaj de Yersinia pestis (antaŭe konata kiel Pasteurella pestis), kiu apartenas al la familio Enterobacteriaceae. Sen terapio, la Bubona pesto aŭ abscesplago mortigas proksimume du trionojn de infektitaj homoj post kvar tagoj.

Rapidaj faktoj

La esprimo Bubona pesto estas derivita de la greka vorto βουβών, kun la signifo "ingveno." Ŝvelintaj limfoganglioj (bubonoj) aparte okazas en la akselo kaj ingveno en personoj suferantaj de abscesplago. La esprimo Bubona pesto ofte estis uzita sinonime por pesto, sed ĝi fakte rilatas specife al infekto kiu eniras tra la haŭto kaj vojaĝas tra la limfo, kiel estas ofte vidita en pul-portitaj infektoj.

La Bubona pesto - kune kun la septicema pesto kaj la pulmopesto, kiuj estas la du aliaj manifestiĝoj de Y. pestis - verŝajne ofte estas la kialo de la Nigra Morto kiu balais tra Eŭropo en la 14-a jarcento kaj mortigis laŭtakse 25 milionojn da homoj, aŭ 30-60% de la eŭropa loĝantaro.[1] Ĉe la Mediteranea Regiono, someroj ŝajnis esti la sezono kiam la malsano okazis. Dum en Eŭropo, homoj trovis la malsanon plej okazanta aŭtune.[2]

Remove ads

Rilato al ekonomio

Ĉar la pesto mortigis tiel multajn el la laboraktiva personaro, salajroj altiĝis kaj kelkaj historiistoj[kiuj?] vidis tion kiel turnopunkto en eŭropa ekonomia evoluo.[mankas fonto]

Okazoj

Notoj

Referencoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads