Pulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pulo
Remove ads

Pulo estas la nomo de diversaj malgrandaj insektoj sen flugiloj de la superordo sifonaptero. Puloj atakas (mordas) multajn varmsangajn vertebrulojn (hundojn, katojn, homojn, kokojn, kuniklojn, sciurojn, ratojn, kaj musojn).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Puloj estas senflugilaj (malgraŭ ke iliaj malproksimaj prauloj havis flugilojn) insektoj (de 1,5 ĝis 3,3 mm longaj), kiuj estas lertaj, kutime kun malhela koloro (ekzemple, la ruĝeta-bruna de la kata pulo), kun tubo-eca buŝo adaptita paŝtiĝi sur la sangon de siaj gastigantoj. Iliaj kruroj estas longaj, la malantaŭa paro bone adaptita salti: pulo povas salti vertikale ĝis 18 cm kaj horizontale ĝis 33 cm,[1] farante la pulon unu el la plej bonaj saltantoj pri ĉiuj konataj bestoj (relative al korpogrando).

Remove ads

Kelkaj specioj kun sciencaj nomoj

  • Kata pulo (Ctenocephalides felis),
  • Hunda pulo (Ctenocephalides canis),
  • Homa pulo (Pulex irritans),
  • Norda rata pulo (Nosopsyllus fasciatus),
  • Orienta rata pulo (Xenopsylla cheopis).

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads